Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ŝtataj scienca-teknologiaj premioj distribuitaj
en Ĉinio

Matene de la 28-a de marto okazis en Pekino ceremonio de premiado de sciencaj kaj teknologiaj atingoj de Ĉinio. Prezidanto Hu Jintao kaj aliaj ŝtataj gvidantoj donis atestojn al la premiitoj, kiuj gajnis la ŝtatan natursciencan premion, ŝtatan premion por teknika invento kaj ŝtatan premion por progresigo de scienco kaj teknologio. Por 2004 estis vaka la ŝtata supera scienc-teknologia premio kaj disdonitaj 28 duagradaj ŝtataj natursciencaj premioj, 2 unuagradaj kaj 26 duagrandaj ŝtataj premioj por teknika invento, 16 unuagradaj kaj 228 duagradaj ŝtataj premioj por progresigo de scienco kaj teknologio. Kvin sciencistoj el Svislando, Usono, Italio kaj Japanio ricevis premion de internacia kunlaboro en scienco kaj teknologio.

En 1955 la ĉina registaro publikigis “Provizoran regularon de la Ĉina Akademio de Sciencoj koncerne premiadon de la sciencaj atingoj”. En 1999 Ĉinio establis, post perfektigo de la regularo, kvin premiojn, inkl. de la ŝtata supera scienc-teknologia premio, ŝtata naturscienca premio kaj ŝtata premio por teknika invento. La premioj estas donataj ĉiujare unufoje por antaŭenpuŝi teknikan inventadon, disvolvi kaj efektivigi industriigon de altaj scienco kaj teknologio.