Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Kultura festivalo de Olimpikoj kaj trejnado de laborantoj por la Olimpikoj en Pekino

La 28-an de marto la Pekina Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj kunvenis por ekzameni la “Ĝeneralan projekton de la kultura festivalo dum la pekinaj Olimpikoj en 2008” kaj “Orientiĝajn opiniojn pri trejnado de la Pekina Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj”. La kunveno aprobis ilin.

Laŭ la projekto la kultura festivalo de Olimpikoj de 2005 ĝis 2008 inkluzivas ĉefe olimpikan kulturan placon, olimpikan ekspozicion, forumon, eldonon de literaturaĵoj, kinajn aktivadojn, popolan sportadon, verkadon de specialaj temoj, internaciajn renkontiĝojn de junuloj k.a.

Laŭ la orientiĝaj opinioj oni trejnos 200 mil homojn, kiuj rekte laboros en preprado kaj funkciigado de la Olimpikoj kaj Handikapulaj Olimpikoj en 2008.