Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Vicprezidanto de KMT vizitis la tombon de 72 martiroj en Huanghuagang

Antaŭtagmeze de la 29-a de marto delegacio kun 34 homoj de Kuomintango (KMT) el Taiwan, gvidata de vicprezidanto de la ĉina politika partio KMT, Chiang Pin-kun, vizitis la tombon de 72 martiroj en Huanghuagang kaj prezentis girlandon. Ilin akompanis koncernaj respondeculoj de Guangdong-provinco kaj pli ol cent reprezentantoj de Taiwan-aj komercistoj.

Chiang Pin-kun diris al raportistoj kaj ĉeestanta publiko: “Estas honoro por KMT oficiale viziti la tombon de 72 martiroj. Kaj ni sentas ankaŭ malĝojon, ĉar por renversi la reĝimon de Qing-dinastio sinjoro Sun Yatsen okazigis ribelojn kaj spertis plurajn malsukcesojn. 86 revoluciaj partianoj martiriĝis en ribelo okazinta en Kantono la 27-an de aprilo, 1911. Poste oni kolektis 72 kadavrojn de la martiroj kaj entombigis ilin kune.”

Li diris ankaŭ, ke antaŭ tio li dufoje vizitis la ĉefteron. Ĉi-foja vizito karakteriziĝas per rememoro al la martiroj kaj aktivigo de komercado. Krom vizito al la tombo kaj la maŭzoleo de Sun Tatsen, ili volas interkonsiliĝi pri komercado de ambaŭ bordoj de la markolo.