Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina prezidanto sendis konsolan telegramon al indonezia prezidanto pro la tertremo

La 29-an de marto ĉina prezidanto Hu Jintao sendis konsolan telegramon al indonezia prezidento Susilo Bambang Yudhoyono pro la tertremo en la maro okcidente de Sumatro, Indonezio, kiu kaŭzis morton de multe da homoj kaj grandan damaĝon de posedaĵoj. En la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo Hu esprimis funebron al la viktimoj de la tertremo kaj sinceran kondolencon al la parencoj de la viktimoj. Li kredis, ke la indoneziaj registaro kaj popolo gvidataj de prezidento Susilo certe venkos tiun naturan katastrofon.

Ankaŭ ĉina ministro de eksteraj aferoj Li Zhaoxing sendis konsolan telegramon al indonezia ministro de eksteraj aferoj Hassan Wirajuda.

La ĉina registaro decidis liveri 500 mil usonajn dolarojn por helpi la indonezian registaron.