Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio forte oponas homarajtan raporton de Usono

La 30-an de marto Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke la homarajta raporto de Usono arbitre kulpigas la ĉinan registaron kaj kalumnias la homarajtan staton de Ĉinio, kaj tion forte oponas Ĉinio.

Li diris, ke la ĉina registaro multe kontribuis en protekto de homaj rajtoj, progresigo de demokratio, plifortigo de laŭleĝa regado k.a. Estas vaste konate, ke la homarajta stato multe pliboniĝis en Ĉinio. Usono devas ĉesi interveni en alilandajn internajn aferojn je preteksto de homaj rajtoj.

Usono publikigis tian raporton en 3 sinsekvaj jaroj kaj kritikis homarajtajn statojn de 98 landoj kaj regionoj.