Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Finiĝis retrospektiva prezentado de francaj filmoj en Pekino

Vespere de la 30-a de marto finiĝis la retrospektiva prezentado de francaj filmoj en Pekino. En unu monato 42 francaj filmoj estis prezentitaj.

La prezentado, unu el la programeroj de la Jaro de Ĉina kaj Franca Kulturoj, estis okazigita kune de filmaj arkivoj de Ĉinio kaj Francio. La prezentitaj filmoj estis dividitaj en jenaj 5 partoj: klasikaĵoj eternaj, patrino de novaj tajdoj, fruktoj de novaj tajdoj, freneza juneco, komedioj kaj aliaj.

Krom en Pekino, la prezentado okazis en Hongkong januare kaj komenciĝos en Ŝanhajo la unuan de aprilo.

Simila prezentado okazis unuafoje en la jaro l985, en kiu 40 francaj filmoj estis prezentitaj en Pekino kaj Ŝanhajo laŭ interkonsento pri kultura interŝanĝo de Ĉinio kaj Francio.