Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinaj sciencistoj esploros ekologian medion de Antarkto

La scienca ekspedicio de Ĉinio ekveturis al Antarkto por esplori ekologian medion de Antarkto. La ekspedicio konsistas el fakuloj pri geologio, meteorologio, biologio, glacirivero k.a. kun Liu Jiaqi, akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj, kiel la unua sciencisto.

En Antarkto la ekspedicio faros profundan esploron por la unua fojo pri vulkanoj, glacineĝa medio, kaj studos pri mikroba medio kaj atmosfera glacineĝa medio sur la kontinento de Antarkto. Oni registros ankaŭ sonondon de pingvenoj de Antarkto por studi pri rilatoj inter iliaj krioj kaj ekologiaj agoj.

Nun la ekspedicio veturas sur la maro ĉe la suda latituto je 60 gradoj.