Unua paĝo >> Aktualaĵoj


4 hongkong-anoj akiris licencon de advokato de la ĉeftero de Ĉinio

La 3-an de aprilo Ministerio de Justico de Ĉinio unuafoje donis kvalifikitecon de advokato al 4 honkong-anoj. Ili fariĝos la unuaj hongkong-aj advokatoj por neprocesa leĝa laboro sur la ĉeftero post necesaj proceduroj. Tio markis, ke kunlaboro de Hongkong kaj la ĉeftero en leĝa servo eniris en novan etapon.

Direktorino de la departemento de leĝo kaj administracio de Hongkong diris, ke ĉi-foje 4 el 396 kandidatoj el Hongkong sukcesis en la ekzameno, kaj tiu nombro konsistigas nur 1% de la totala kandidataro. Kompare kun 11.22% de tiu sur la ĉeftero, la distanco estas granda. Tamen ŝi kredis, ke sekve de plia kono de hongkong-anoj pri la leĝa kaj la ekzamena sistemoj sur la ĉeftero, la kandidatoj el Hongkong akiros pli da sukcesoj.