Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ŝtataj gvidantoj de Ĉinio plantis arbidojn en Pekino

Matene de la 2-a de aprilo prezidanto Hu Jintao kaj aliaj ŝtataj gvidantoj de Ĉinio kaj 182 ministroj plantis 1500 arbidojn en antaŭurbo de Pekino, kontribue al plibeligo de Pekino kaj verdaj Olimpikoj okaze de la 21-a popola forstumado de Pekino.

En la sama tago pli ol 2 milionoj da pekinanoj iris al diversaj lokoj en la antaŭurbo de Pekino por planti arbidojn.

Ĉi-jare estis la 24-a datreveno de la popola forstumado iniciatita de Deng Xiaoping. Responde al lia iniciato ĉinoj plantis entute 44.88 miliardojn da diversaspecaj arboj.