Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Sterniĝo de trako de la fervojo Qinghai-Tibeto en Lhaso

La 3-an de aprilo oni komencis sterni trakon de la Qinghai-Tibeta fervojo en la urbo Lhaso. Tio markis finon de sterniĝo de trako de la fervojo.

La Qinghai-Tibeta fervojo estas la plej alta kaj plej longa altebenaĵa fervojo en la mondo. La fervojo etendiĝas de Xining, ĉefurbo de Qinghai-provinco, de-norde suden, al Lhaso, ĉefurbo de Tibeto, kun la totala longo de 1956 km., inkl. de la 846-kilometra parto inter Xining kaj Golmud, konstruita en 1984. La konstruado de la ĉefa parto de la fervojo ekis junie de 2001. Laŭplane la fervojo estos lanĉita al trafiko en 2007.