Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio konstruos kune kun aliaj landoj bazon sur la luno

Antaŭ nelonge ĉefkomandanto Luan Enjie de la ĉina projekto “ĉirkaŭ la luno” informis, ke post plenumo de senhoma esploro pri la luno Ĉinio praktikos homportan esploron kaj konstruos kune kun aliaj landoj bazon sur la luno.

La celo en la unua periodo de la projekto estas lanĉi antaŭ la jaro 2007 sateliton por akiri tri-dimensian bildon de la surfaco de la luno, esplori konsiston de 14 elementoj, karakterizon de materia tipo, grundan dikecon kaj spacan medion inter 40 mil kaj 400 mil km. de la tero al la luno.

Luan Enjie opiniis, ke pere de esploro pri la luno oni povos riceri raran kaj gravan riĉfonton heliumo-3 por solvi la problemon de manko de tera riĉfonto. Li informis ankaŭ, ke Ĉinio faras teknikan preparadon por starigi fikcian observatorion sur la luno.