Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio serioze traktis kun Japanio la problemon pri ĝia lernolibro

Posttagmeze de la 5-a de aprilo Qiao Zonghuai, estrarano de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio urĝe alvokis la japanan ambasadoron Koreshige Anami en Ĉinio por serioze trakti kun Japanio aprobon de ĝia registaro al la japana dekstra-ala lernolibro, kiu neas kaj beligas la agreson de Japanio.

Qiao Zonghuai diris, ke la japana registaro publikigis la ekzamenan rezulton kaj anoncis, ke la 8 versioj de lernolibroj de historio por mezlernejoj en 2006 ĉiuj estas aprobitaj, inkl. de la historia lernolibro de dekstra alo, kiu neas kaj honoras la agreson de Japanio. La ĉina registaro indignas kontraŭ la japana registaro, kiu ignoris plurajn seriozajn traktadojn de Ĉinio kaj aprobis tiun aĉan lernolibron inversiganta veron kaj malveron.

Qiao Zonghuai emfazis, ke la esenco de la problemo de historia lernolibro kuŝas en tio, ĉu Japanio povas ĝuste rekoni kaj trakti la agresan historion de la japana militarismo kaj eduki sian junan generacion per ĝusta historia koncepto. La japana dekstra-ala forto elkovis la historian lernolibron por senkulpigi la japanan militarismon kaj honori ĝian agresadon, kaj eĉ publike predikas meriton de la agresado. Tio provokas la justecon kaj konsciencon de la homaro, serioze damaĝas la popolojn de la landoj suferintaj de la japana agresado kaj venenis la menson de la japanaj junuloj. Tion forte oponas, kompreneble, la popoloj de la aziaj landoj suferintaj en la agresa milito levita de Japanio.

En la sama posttagemezo ankaŭ ĉina ambasadoro Wang Yi en Japanio serioze traktis en Tokio kun la japana registaro la problemon pri japana historia lernolibro kaj emfazis la seriozan starpunkton de Ĉinio pri la problemo.