Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Solena kultado al Huangdi, prapatro
de la ĉina nacio

Matene de la 5-a de aprilo okazis en Huangling-gubernio de Yan’an, Shaanxi-provinco, grandioza kultado, kiun ĉeestis pli ol 5 mil homoj el diversaj lokoj de Ĉinio, inkl.de tiuj el Hongkong, Makao, Taiwan kaj ankaŭ elmigrintoj. Ili solene kultis Huangdi, prapatron de la ĉina nacio.

Estis prezentita en la kultado danco kun antikva gusto. La danco kunfandis la artan kvintesencon de danco de la dinastioj Qin (221-207 a. K.), Han (206 a. K. – 220 p. K.) kaj Tang (618-907) kaj konsistas el 4 partoj: Kulto al Nubo (nubo estas totemo de la tribo de Huangdi); Milito; Agrikulturado kaj Danco de Naŭ Drakoj. La solena tamburado kaj ĉarma danco atentigas la ĉeestantojn, ke ili estas samsangaj familianoj de la ĉina nacio, kie ajn ili vivas.

La moro de publika kulto ĉe Maŭzoleo de Huangdi komenciĝis en la Periodo “Printmpo kaj Aŭtuno” (770-476 a.K.).