Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis la 4-an Ministran Konferencon de la Azia Kunlabora Dialogo

La 6-an de aprilo ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis la inaŭguron de la 4-a Ministra Konferenco de la Azia Kunlabora Dialogo en Pakistano kaj faris paroladon kun la temo “Ĉinio ĉiam estos fidinda kunlabora partnero de la aziaj popoloj”.

Li montris, ke fronte al ŝanco de prosperiĝo kaj disvolviĝo la aziaj landoj devas preni sur sin la historian devon kaj kune klopodi por konstrui novan Azion pacan, stabilan, kunlaboran kaj disvolvan. Kiel membro de Azio Ĉinio firme persistos sur la vojo de paca disvolviĝo, daŭre klopodos por plenumi siajn proprajn aferojn, plivastigos kaj profundigos kunlaborojn kun la aziaj landoj, konvene traktos la historiajn problemojn, aktive ludos konstruan rolon en la regionaj aferoj kaj subtenos sinmalfermon de Azio.

La Azia Kunlabora Dialogo estas iniciatita de Tailando kaj la 1-a Ministra Konferenco okazis en 2002. Ĉinio gastigis la 3-an konferencon en 2004. Ĝi estas la sola sistemo de kunlaboro kaj dialogo inter registaroj de la tuta Azio por akceli interŝanĝon kaj kunlaboron de la aziaj landoj en diversaj kampoj.

La ĉi-fojan konferencon ĉeestis ministroj aŭ reprezentantoj el 26 landoj.