Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio oponas kontraŭ Usono pro ĝia enketo pri limigo de importo de ĉinaj tekstilaĵoj

La 7-an de aprilo Chong Quan, proparolanto de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, faris parolon pri tio, ke Usono startigis enketon pri speciala limiga rimedo de importo de 3 specoj da ĉinaj tekstilaĵoj. Ĉinio forte oponas kontraŭ tiu ago de Usono kaj esperas, ke ĝi nuligos la koncernan decidon.

La 4-an de aprilo Usono anoncis, ke laŭ unuapaŝa statistiko pri importo en la unua trimestro, ĝi startigos enketon pri speciala limiga rimedo rilate importon de ĉinaj kotonaj pantalonoj, kotonaj trikotaj ĉemizoj, kotonaj kaj kemifibraj subvestoj, kies limigita mezuro de importo estis ĵus ĉesigita en la 1-a de januaro 2005.

Chong Quan diris, ke Ĉinio rimarkis, ke la decido de la enketo pri ĉinaj tekstilaĵoj ne estis petata de manufakturistoj kaj bazita nur sur la unuapaŝa statistiko pri importo en la unua trimestro. Tiele, Usono ne nur adresis eraran signalon al usonaj manufakturistoj, sed ankaŭ starigis malbonan ekzemplon por aliaj membroj de la Monda Komerca Organizo (MKO). Tiu ago ne nur malobservas la koncernajn regulojn de leĝaj dokumentoj pri aliĝo de Ĉinio al MKO kaj tiujn de la usona procedo aplikata enlande, sed ankaŭ komplete deflankiĝis de la principo de MKO pri libera komercado kaj de la spirito de liberigo de tekstilaĵa komercado. Tio damaĝis la ekvilibron de rajto kaj devo de Ĉinio en MKO kaj damaĝos la sistemon de plurflanka komercado. La ĉina registaro esperas, ke Usono estos prudenta kaj devokonscia pri la limigo kaj forigos la decidon de enketo. Ĉinio rezervas sian rajton en prenado de plua rimedo kadre de MKO.