Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio kaj Hindio atingis interkonsenton pri politika gvida principo pri landlima problemo

La 10-an de aprilo ĉinaj kaj hindaj delegitoj pri landlima problemo renkontiĝis por la 5-a fojo en Nov-Delhio, ĉefurbo de Hindio. Ĉina delegito Dai Bingguo, vicĉefministro de eksteraj aferoj de Ĉinio kaj hinda delegito M. K. Narayanan, ŝtata sekureca konsilanto de Hindio, havis fruktodonan renkontiĝon en atmosfero amika, kunlabora kaj konstrua, kaj atingis interkonsenton pri la politika gvida principo por solvi la landliman problemon de ambaŭ landoj.

Ambaŭ flankoj jesis, ke la venonta renkontiĝo okazos en Pekino en tempo oportuna por ambaŭ flankoj. La preciza tempo estos decidita post diplomatia interkonsiliĝo.