Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio decidis peti la Konstantan Komitaton de TPK ekspliki rilatan artikolon de la baza leĝo de Hongkong

La 10-an de aprilo, la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio decidis peti la Konstantan Komitaton de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) ekspliki la 2-an klaŭzon de la 53-a artikolo de la baza leĝo de Hongkong. Proparolanto de la Oficejo pri Hongkong-aj kaj Maka-aj Aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio donis komenton pri tio.

Li diris, ke la 6-an de aprilo Donald Tsang Yam-kuen, aganta administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, prezentis raporton al la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj petis, ke ĝi petu la Konstantan Komitaton de TPK ekspliki la rilatan artikolon de la baza leĝo de Hongkong por determini, ke la oficperiodo de la nova administra ĉefo estu la restanta oficperiodo de la antaŭa administra ĉefo. La Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio opinias, ke determini oficperiodon de nova administra ĉefo koncernos ĝustan praktikadon de koncernaj difinoj de la baza leĝo de Hongkong, glatan elektadon de nova administra ĉefo kaj nomumon de la nova administra ĉefo fare de la centra popola registaro; estas tute necese peti la Konstantan Komitaton de TPK fari klarigon pri la koncerna difino de la baza leĝo de Hongkong.

La Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio senprokraste studis pri la raporto de la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono kaj decidis peti la Konstantan Komitaton de TPK fari klarigon pri koncerna artikolo de la baza leĝo de Hongkong. Tio pruvas la konstantan starpunkton de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio labori rigore laŭ la baza leĝo de Hongkong kaj plenforte protekti stabilecon kaj properiĝon de Hongkong.