Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina ĉefministro Wen Jiabao interparolis
kun hinda ĉefministro Singh

La 11-an de aprilo ĉina ĉefministro Wen Jiabao interparolis en Nov-Delhio, ĉefurbo de Hindio, kun hinda ĉefministro Singh, kaj subskribis komunan deklaron de la du landoj. Ĉinio kaj Hindio proklamis en la manifesto starigon de interrilato de strategiaj kunlaboraj partneroj cele al paco kaj prospero kaj konfirmis serion da komunaj konoj pri kompleta disvolvo de amika kaj reciprokutila kunlaboro de la du landoj en diversaj kampoj. La du registaroj subskribis ankaŭ la “Interkonsenton pri politika gvida principo pri landlima problemo”.

Wen Jiabao esprimis, ke Hindio estas grava najbaro de Ĉinio kaj la rilatoj inter la du landoj estas unu el la plej gravaj duflankaj interrilatoj de Ĉinio. Konstanta amikeco inter Ĉinio kaj Hindio konformas al la komuna volo de la du popoloj kaj al la respektivaj ŝtataj interesoj. Singh tute konsentis kun la takso de Wen Jiabao pri la dulandaj interrilatoj. Li diris, ke la rilato kun Ĉinio estas la plej grava konsistiga parto de diplomatio de Hindio. Senĉese progresigi interŝanĝon kaj kunlaboron kun Ĉinio estas ne nur komuna kono de diversaj rondoj de Hindio, sed ankaŭ objektiva bezono de la ŝtata disvolviĝo kaj feliĉa vivo de la popolo de Hindio.

Post la interparolo koncernaj departementoj de la du registaroj subskribis dokumentojn pri duflanka kunlaboro en financa, dogana, civil-aviada, akvoadministra kaj vegetalo-kvarantena kampoj. La subskriban ceremonion ĉeestis Wen Jiabao kaj Singh.