Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Finiĝis la vizito de Wen Jiabao al 4 sudaziaj landoj

La 12-an de aprilo ĉina ĉefministro Wen Jiabao revenis al Pekino post sia oficiala vizito al Pakistano, Bengalio, Srilanko kaj Hindio kaj ĉeesto al la inaŭguro de la 4-a kunveno de ministroj de eksteraj aferoj por dialogo pri azia kunlaboro okazinta en Islamabado.

La vizito de Wen Jiabao al la 4 sudaziaj landoj sukcesis en antaŭenpuŝo de reciproka konfido, profundigo de amikeco, progresigo de kunlaboro kaj programado de estonteco, donante profundan influon al akcelo de amika kunlaboro inter Ĉinio kaj la Suda Azio.