Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio sukcese lanĉis la komunikan sateliton APSTAR-6

La 12-an de aprilo Ĉinio sukcese lanĉis la komunikan sateliton APSTAR-6 per la kunliga transporta raketo Changzheng-3B en la Xichang-a Satelito-lanĉa Centro en la okcidenta Ĉinio. Tio estas la unua lanĉo de komunika satelito por internacia komerco post 1999.

La satelito estas la 30-a fremdlanda satelito lanĉita de Ĉinio. Kun granda kapacito kaj vasta kovrareo, inkl. de Ĉinio, Sud-orienta Azio, Aŭstralazio kaj Havajo, la satelito estos fiksita super la ekvatoro kaj fariĝos grava komunika kaj disaŭdiga platformo de la supre menciitaj landoj kaj regionoj. La satelito estis posedata kaj administrata de la Hongkong-a Azi-pacifika Limigita Kompanio de Komunikaj Satelitoj.