Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Provoko: Japanio rajtigas al siaj privataj entreprenoj prov-ekspluati petrolon kaj gason
en la Orienta Ĉina Maro

La 13-an de aprilo Qin Gang, proparolanto de eksteraj aferoj de Ĉinio, diris, ke la japana registaro komencis procedi por rajtigi al siaj privataj entreprenoj prov-ekspluati petrolon kaj gason oriente de la “meza linio” en la Orienta Ĉina Maro, tio estas serioza provoko al rajtoj kaj interesoj de Ĉinio kaj reguloj de la internaciaj interrilatoj.

Qin Gang diris, ke Ĉinio kaj Japanio havas konflikton en determino de kontinenta breto de la Orienta Ĉina Maro. Ĉinio ĉiam persistas en la principo solvi tiun problemon per diplomatia intertraktado. Sed Japanio ignoras la justan insiston de Ĉinio kaj intencas altrudi al Ĉinio la “mezan linion” elkovitan siaflanke, kiun Ĉinio ne jesis kaj neniam jesos. La agado de Japanio estas serioza provoko al rajtoj kaj interesoj de Ĉinio kaj al reguloj de la internaciaj interrilatoj. Ĉinio jam prezentis al Japanio sian proteston pri tio kaj rezervas rajton de sekvanta reago.