Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio publikigis blankan libron “Progreso de homarajtaj aferoj de Ĉinio en 2004”

La 13-an de aprilo la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis blankan libron “Progreso de homarajtaj aferoj de Ĉinio en 2004”, kiu plenamplekse konigas la penadon de la ĉina registaro por akceli kaj garantii la bazajn homajn rajtojn de ĉinaj civitanoj kaj la akiritajn fruktojn tiuflanke en la pasinta jaro, kun la celo konigi al la internacia socio la homarajtan staton de Ĉinio.

La blanka libro kun ĉ. 17 mil ĉinaj ideogramoj estas la 8-a blanka libro pri homaj rajtoj en Ĉinio publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio post 1991.

La blanka libro diras, ke komplete realigi homajn rajtojn estas la komuna strebado de diversaj landoj de la mondo kaj grava celo de Ĉinio en ĝiaj ampleksa konstruo de bonhava socio kaj starigo de harmonia socialisma socio. Ĉinio daŭre klopodas kiel antaŭe kune kun la internacia socio por senĉesa progreso de la afero de homaj rajtoj de Ĉinio kaj sana disvolviĝo de homarajtaj aferoj de la tuta mondo.