Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 22-a Monda Konferenco de Leĝo okazos en Pekino kaj Ŝanhajo

La 22-a Monda Konferenco de Leĝo okazos en Pekino kaj Ŝanhajo de la 4-a ĝis la 10-a de septembro ĉi-jare. La temo de la konferenco estas “Leĝa administrado kaj internacia harmonia socio”.

Tio estas por Ĉinio la dua fojo gastigi tian konferencon post la 14-a Monda Konferenco de Leĝo gastigita de Pekino en 1990. Antaŭ nelonge stariĝis en Pekino la Ĉina Organiza Komitato por la 22-a Monda Konferenco de Leĝo. Tio markis praktikan starton de la prepara laboro de la konferenco.

La Monda Konferenco de Leĝo kun grava influo estas organizata de la Monda Jurista Asocio, neregistara organizo de internacia jurista rondo. La konferenco okazas ĉiudujare en alia lando kaj ĝia regiona forumo -- ĉiujare. Ĝis nun pli ol 160 mil laborantoj pri leĝo el pli ol 150 landoj partoprenis en la aktivadoj okazigitaj de la menciita organizo.