Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao vizitis Israel Epstein

La 17-an de aprilo ĉina prezidanto Hu Jintao vizitis Israel Epstein en lia hejmo, veteranan fakulon laborintan pli ol 70 jarojn en Ĉinio.

Alproksimiĝas la 90-a datreveno de naskiĝo de Israel Epstein. En la nomo de la ĉina registaro Hu Jintao deziris al li feliĉan naskiĝtagon, sanon kaj longan vivon. Hu Jintao diris al li: “Dum dekoj da jaroj, vi spertis la procedon de la revolucio, konstruado kaj reformado de Ĉinio gvidataj de la Ĉina Komunista Partio. Vi havas sinceran simpation al Ĉinio kaj ĝia popolo, kaj faris grandan kontribuon al disvolviĝo kaj progreso de Ĉinio. Vi estas ne nur nia intima kamarado kaj amiko, sed ankaŭ elstara internacia batalanto.”

90-jara Israel Epstein estas vigloplena. Li tre dankis Hu Jintao pro lia vizito kaj la ĉinan registaron pro ĝiaj alta takso kaj sincera prizorgo al la fremdlandaj veteranoj laborintaj longan tempon en Ĉinio. Li donacis al Hu Jintao sian aŭtobiografian rememoraĵon “Atesto pri Ĉinio” eldonitan en la pasinta jaro.

Israel Epstein nasiĝis en Pollando la 20-an de aprilo 1915. En la infaneco li venis Ĉinion kune kun siaj gepatroj. En 1933 li eklaboris por la ĉina revolucio kaj en 1957 li havigis al si la ĉinan ŝtatanecon. Li estis ĉefredaktoro de la revuo “Ĉinio en Konstruado” (nun “Ĉinio Hodiaŭ”) kaj konstanta komitatano de la 6-a ĝis la 10-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Estante fama ĵurnalisto kaj verkisto Israel Epstein skribis multajn raportojn kaj verkojn pri la revolucio, konstruado kaj reformado de Ĉinio kaj multe laboris por antaŭenpuŝi interkomprenon kaj amikecon inter la ĉina popolo kaj tutmondaj popoloj.