Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Tang Jiaxuan kaj Li Zhaoxing respektive intervidiĝis kun Machimura Nobutaka

Tang Jiaxuan, konsilantode ŝtataj aferoj de Ĉinio, kaj Li Zhaoxing, ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio, intervidiĝis kun Machimura Nobutaka, ministro de eksteraj aferoj de Japanio, respektive en la 18-a kaj 17-a de aprilo en Pekino. Ili diris, ke en la lastaj jaroj Japanio regresis en la rekono pri sia historio kaj la Taiwan-problemo kaj foje refoje englutis sian promeson al la ĉina popolo. Tio malutilas ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al Japanio mem. Ĉinio esperas, ke Japanio faros seriozan introspekton kaj prenos efikan rimedon por sin ĝustigi.

Ĉinio kaj Japanio estas najbaroj kaj landoj kun gravaj influoj en la mondo. La du popoloj devas esti amikaj de generacio al generacio, ĉar tio konformas al la bazaj interesoj de la du landoj kaj tion bezonas la paco kaj prosperiĝo de azi-pacifika regiono kaj la tuta mondo. La registaroj kaj diversrondaj personoj de la du landoj devas trakti la interrilatojn de la du landoj sur tiu fundamenta starpunkto. La ĉina registaro ĉiam klopodas por stabiligo, plibonigo kaj progresigo de la interrilatoj de la du landoj surbaze de la tri politikaj dokumentoj subskribitaj de Ĉinio kaj Japanio, observante la spiriton “preni la historion kiel lecionon kaj alfronti la estontecon”.

Machimura Nobutaka diris, ke li vizitas Ĉinion kun la volo plibonigi la interrilatojn de la du landoj. Japanio klare scias la intensan zorgon de Ĉinio pri la historio kaj Taiwan-problemo. Japanio ne ŝanĝis sian introspektan sintenon pri la historia problemo esprimitan de ĉefministro Murayama Tomiichi en 1995, nek la starpunkton pri la Taiwan-problemo difinitan en la tri politikaj dokumentoj subskribitaj de Japanio kaj Ĉinio, kaj ne subtenas sendependiĝon de Taiwan. Japanio esperas disvolvi kunlaboron kun Ĉinio en plimultaj kampoj, inkl. de gastigo de la Olimpikoj, kaj tutforte klopodi por pliboniĝo kaj disvolviĝo de la interrilatoj de Japanio kaj Ĉinio.

Krome ili interŝanĝis opiniojn pri internacia kaj regiona problemoj interesantaj ambaŭ flankojn.