Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Li Zhaoxing faris raporton pri la interrilatoj de Ĉinio kaj Japanio

Posttagmeze de la 19-a de aprilo Li Zhaoxing, ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio, faris raporton pri la interrilatoj de Ĉinio kaj Japanio en la Popola Halo de Pekino kaj 3500 homoj el diversaj rondoj de Pekino aŭskultis la raporton.

Li Zhaoxing diris, ke la ĉina kaj japana nacioj havas amikajn interrilatojn dum pli ol du mil jaroj. En la lastaj jaroj pli kaj pli evidentiĝis la negativa flanko en la politiko de Japanio al Ĉinio, aperis nova tendenco atentinda, kaj Japanio alprenis erarajn sintenon kaj agadon en serio da problemoj inkl. de tiu pri la historio. Tio profunde pikis la nacian senton de la ĉina popolo kaj kaŭzis komplikan situacion de la interrilatoj de la du landoj. La agado de Japanio vekis grandan malkontenton de la popoloj de Ĉinio kaj multaj aziaj landoj.

Li Zhaoxing emfazis, ke por plibonigi kaj disvolvigi la interrilatojn de Ĉinio kaj Japanio estas necese havi ĝustan rekonon pri la historio. Japanio devas plenumi sian promeson ĝuste rekoni kaj introspekti la agresan historion, kaj radikale konvene trakti la koncernajn problemojn. Taiwan-problemo koncernas la kernajn interesojn, la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio kaj la nacian senton de 1.3 miliardoj da ĉinoj. Persisto en la principo de unu Ĉinio estas politika bazo de la interrilatoj de Ĉinio kaj Japanio. Japanio devas observi sian promeson, ĉesigi la agadon damaĝantan la suverenecon de Ĉinio kaj ŝokantan la internacian socion.

Li Zhaoxing diris, ke la ĉina popolo estas amika al la japana popolo. La nova gvidantaro de Ĉinio kun prezidanto Hu Jintao kiel ĉefo komplete heredis de la eksa gvidantaro la politikon de amika najbareco al Japanio, persistas en la principo kaj amikeco, multe klopodis por plibonigi kaj disvolvi la interrilatojn de la du landoj kaj plurfoje akcentis, ke Ĉinio kaj Japanio devas pace kunesti, esti amikaj de generacio al generacio, reciprok-utile kunlabori kaj kune disvolviĝi.