Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina totala produkto-valoro en la unua trimestro kreskis je 9.5% pli multe ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro

La 20-an de aprilo Zheng Jingping, proparolanto de la Ĉina Ŝtata Statistika Buroo, deklaris en Pekino, ke en la unua trimestro de la kuranta jaro la enlanda totala produkto-valoro de Ĉinio atingis 3135.5 miliardojn da juanoj kaj kreskis je 9.5% pli multe ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.

Tio montras, ke la nacia ekonomio daŭre disvolviĝas laŭ la direkto de la makroskopa superrego kaj tenas stabilan kaj rapidan kreskadon. Tamen oni devas vidi, ke estas kompare malfacile kreskigi la agrikulturan produktokvanton kaj altigi enspezon de la kamparanoj. La investa skalo estas iom granda, livero de karbo, elektro, oleo kaj trafiko estas iom streĉaj, alta estas la prezoaltiĝo de supra-fluaj produktaĵoj kaj la tasko de makroskopa superrego restas peza.