Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Blanka Libro “Nova Progreso de Ĉinio en Protekto de Intelekta Proprieto”

La 21-an de aprilo, 2005, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron “Nova Progreso de Ĉinio en Protekto de Intelekta Proprieto”, kiu amplekse konigas la streĉan penadon de la ĉina registaro en protektado de intelekta proprieto kaj gravajn progresojn en tiu kampo.

La libro estas la dua blanka libro pri protekto de intelekta proprieto post 1994.

Per granda nombro da datenoj kaj faktoj, la libro konigas la novan progreson de Ĉinio en protektado de intelekta proprieto en 9 kategorioj: baza situacio de protekto de intelekta proprieto, patenta protekto, produktomarka protekto, kopirajta protekto, protekto de intelekta proprieto de aŭda-vidaj produktaĵoj, protekto de novaj specoj de vegetaloj, dogana protekto de intelekta proprieto, punado de organo de publika sekureco al krimo de atenco de intelekta proprieto kaj justica protekto de intelekta proprieto.

La ĉina registaro serioze daŭrigos plenumon de la promesita internacia devo rilate protekton de intelekta proprieto, plioftigi kunlaboron kun la landoj de la mondo kaj internaciaj organizoj, por kune antaŭenpuŝi starigon de bonaj sistemo kaj medio de protekto de intelekta proprieto en la monda sfero.