Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao faris parolon en la vespera bankedo de la Azi-Afrika Komerca Kulmina Konferenco

Vespere de la 21-a de aprilo ĉina prezidanto Hu Jintao faris parolon en la vespera bankedo de la Azi-Afrika Komerca Kulmina Konferenco okazigita de la Indonezia Industria kaj Komerca Asocio. Li diris, ke nun la tendenco de ekonomia tutglobiĝo estas en profunda disvolviĝo, aziaj kaj afrikaj landoj, alfrontantaj maloftan ŝancon kaj seriozan defion, devas kapti tiun ŝancon, akceli kunlaboron, kune renkonti la defion kaj klopodi por realigi la kunan disvolvon.

Por tio, Hu Jintao konsilis en tri flankoj: 1. projekti disvolvon surbaze de la reala situacio de sia lando; 2. amplekse progresigi egalrajtan kaj reciprok-utilan kunlaboron; 3. krei internaciajn disvolvajn kondiĉojn por kunlaboro kaj kuna profito.

Hu Jintao diris, ke starigi kaj disvolvi novajn strategiajn partnerajn interrilatojn estas komuna afero de la aziaj kaj afrikaj landoj. Ĉinio plenforte klopodos kiel antaŭe por plifortigi amikecon kaj solidarecon, pliprofundigi ampleksan kunlaboron de Azio kaj Afriko. Ĉinio volontas klopodi kune kun la aziaj kaj afrikaj landoj, heredi kaj disvolvi la spiriton de la Bandung-a Konferenco por antaŭenpuŝi kunan disvolvon de Azio kaj Afriko.