Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fermiĝis la Azi-Afrika Kulmina Konferenco

Posttameze de la 23-a de aprilo fermiĝis la Azi-Afrika Kulmina Konferenco, kiu aprobis la “Deklaracion de la strategiaj partneraj interrilatoj de Azio kaj Afriko”, subskribitan de la ŝtataj gvidantoj ĉeestantaj la konferencon.

La 24-an de aprilo la ŝtataj gvidantoj ĉeestintaj la konferencon venis de Ĝakarto al Bandung por festi la 50-an datrevenon de la Bandung-a Konferenco, unua internacia konferenco iniciatita de aziaj kaj afrikaj landoj antaŭ 50 jaroj.

Ĉina prezidanto Hu Jintao faris paroladon en la konferenco. Li diris, ke la Bandung-a Konferenco estas grava mejloŝtono de la naci-liberiga movado de Azio kaj Afriko kaj granda pionira ago en la historio de la internaciaj interrilatoj. Ekde tiam la disvolviĝantaj landoj de Azio kaj Afriko, kiel nova sendependa forto, pli forte iris sur la internacian scenejon. La 10 principoj pri traktado de landaj interrilatoj difinitaj en la Bandung-a Konferenco establis gravan bazon por la nova justa ordo de la internaciaj politiko kaj ekonomio. La spirito “solidareco, amikeco kaj kunlaboro” iniciatita de la Bandung-a Konferenco fariĝis granda movforto de la disvolviĝantaj landoj en senĉesa batalo por efektivigi nacian prosperiĝon kaj realigi homaran progreson en la lasta duonjarcento. Ĝi forte antaŭenpuŝis kunan memfortigon de la azi-afrikaj landoj kaj akcelis la pacon kaj disvolviĝon de la mondo.