Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Jarkunveno de Boao-Forumo de Azio
de 2005 fermita

Posttagmeze de la 24-a de aprilo fermiĝis la 4-a Jarkunveno de Boao-Forumo de Azio de 2005.

La temo de la jarkunveno estas “Azio serĉas komunan gajnon – nova rolo de Azio”. Jia Qinglin, prezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, ĉeestis ĝian inaŭguron kaj faris paroladon kun la titolo "Antaŭenpuŝi ĉiuflankan kunlaboron por kune konstrui la akordan kaj prosperan Azion”.

La jarkunvenon ĉeestis pli ol 1200 politikistoj, entreprenistoj, komercistoj kaj kleruloj el pli ol 40 landoj kaj regionoj.

La jarkunveno daŭris tri tagojn. La ĉeestantoj diskutis pri nova rolo de Azio en la procezo de ekonomia tutglobiĝo, procezo de internaciiĝo de aziaj entreprenoj kaj perspektivo de nova intertraktado de la Monda Komerca Organizo.

Boao-Forumo de Azio estis iniciatita de eksa prezidanto de Filipinoj Fidel Ramos kaj aliaj personoj en 1998. La 27-an de februaro 2001 la delegitoj de 26 landoj anoncis en Hainan, Ĉinio, la oficialan fondiĝon de la forumo kaj aprobis la “Deklaracion de la Boao-Forumo de Azio”.