Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao interparolis kun Susilo

La 25-an de aprilo, ĉina prezidanto Hu Jintao kaj indonezia prezidento Susilo Bambang Yudhoyono havis interparoladon en Ĝakarto. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri ambaǔflankaj rilatoj kaj la regionaj kaj internaciaj problemoj interesantaj ambaǔ flankojn. Post interparolado, ambaǔflankoj subskribis “Komunan deklaron pri starigo de strategiaj partneraj interrilatoj de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Indonezia Respubliko”. Starigi strategiajn partnerajn interrilatojn celas progresigi la pacon, stabilecon kaj prosperon de la du landoj kaj du popoloj, fari novajn kontribuojn al la solidareco kaj kunlaboro de la disvolviĝantaj landoj kaj la paco kaj disvolviĝo de la homaro.

Hu Jintao gratulis Indonezion, ke ĝi sukcese okazigis la Azi-Afrikan Kulminan Konferencon kaj la festadon por la 50-a datreveno de la Bandung-a Konferencokaj kontribuis al la solidareco kaj kunlaboro de la aziaj kaj afrikaj landoj. Li opiniis, ke la starigo de novaj strategiaj partneraj rilatoj inter aziaj kaj afrikaj landoj en la konferenco jam fariĝis grava mejloŝtono pri fortigo de solidareco kaj kunlaboro de aziaj kaj afrikaj landoj. La du suverenoj opiniis, ke la “Deklaro pri novaj strategiaj partneraj interrilatoj de aziaj kaj afrikaj landoj” subskribita de la ŝtataj gvidantoj ĉeestantaj la konferencon havas gravan signifon, kaj Ĉinio kaj Indonezio kune klopodos kun ĉiuj flankoj por realigi la atingaĵojn de la konferenco kaj progresigi reciprokutilan kunlaboron kaj kunan disvolviĝon.