Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio alvokas plifortigi internacian kunlaboron kontraŭ terorismo kaj disvastiĝo

La 25-an de aprilo Wang Guangya, ĉina delegito rezidanta en la Unuiĝintaj Nacioj, faris paroladon en la komuna kunveno de la Komitato de la Konsilio de Sekureco pri Puno de “Bazo” kaj Talibano, la Kontraŭterorisma Komitato kaj Komitato pri ne-disvastiĝo. Li diris, ke Ĉinio subtenas fortigi la centran rolon de la Konsilio de Sekureco en internacia kunlaboro kontraŭ terorismo, kun espero, ke la Konsilio de Sekureco antaŭenpuŝos la laboron kontraŭ disvastiĝo.

Li diris, ke la tri komitatoj ludis nemankeblajn rolojn en garantio de praktiko de decidoj de la Konsilio de Sekureco. Li esperas, ke la tri komitatoj fortigos akordon kaj kunlaboron en kolekto, interŝanĝo kaj kuna uzo de informoj, daŭrigos dialogon kun rilataj organizoj internaciaj kaj regionaj, plibone interkomunikiĝos kun rilataj laborgrupoj de la Konsilio de Sekureco por antaŭenpuŝi internacian kontraŭterorisman kunlaboron.

La Kontraŭterorisma Komitato devas kiel eble plej baldaŭ plenumi ekzamenon de raportoj de membrolandoj, helpi membrolandojn, precipe disvolviĝantajn landojn, fari kapablajn konstruadojn kaj ellabori konkretan procedon kaj preni trafan agadon laŭ bezono de la membrolandoj.

Li alvokis, ke la Kontraŭterorisma Plenum-Komisiono de la Konsilio de Sekureco kiel eble plej baldaŭ plenumu preparan laboron por komenci sian funkcion.