Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Prezidanto de Kuomintango Lien Chan vizitas la ĉefteron de Ĉinio

Invitite de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝia ĝenerala sekretario Hu Jintao, Lien Chan, prezidanto de la politika partio Kuomintango, kaj la vizitgrupo atingis Nankinon posttagmeze de la 26-a de aprilo kaj vizitos laŭplane Nankinon, Pekinon, Xi’an kaj Ŝanhajon.

Lien Chan faris paroladon en la aerdromo de Nankino. Li diris: “Mi bedaŭris, ke la intervidiĝo estas iom malfrua, tamen finfine ni faris la unuan historian paŝon.”

Li Yuanchao, sekretario de la provinca komitato de Jiangsu de la kompartio, bonvenigis Lien Chan kaj la vizitgrupon per bankedo. Li diris, ke la vizito de prezidanto Lien Chan havas gravan signifon por antaŭenpuŝi interŝanĝojn de ambaŭ bordoj rilate ekonomion, politikon kaj kulturon, akceli bonan disvolviĝon de la interrilatoj de ambaŭ bordoj, defendi pacon kaj stabilecon de la regiono de Taiwan-markolo kaj bremsi “sendependiĝon de Taiwan” de la secesia forto.

Dum la vizito Lien Chan intervidiĝos kun Hu Jintao. Tio estos la unua oficiala dialogo de la plej altaj gvidantoj de la du partioj en la lastaj 60 jaroj.