Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao faris paroladon en parlamento
de Filipinoj

La 27-an de Aprilo ĉina prezidanto Hu Jintao faris paroladon en la kuna konferenco de la parlamento de Filipinoj. La titolo de lia parolado estas “Profundigi reciprokan konfidon de amikaj najbaroj kaj antaŭenpuŝi kunan disvolviĝon”. Matene de la sama tago Hu Jintao interparolis kun Arroyo, prezidentino de Filipinoj. Ili interŝanĝis opiniojn pri interrilatoj de la du landoj kaj la internaciaj kaj regionaj problemoj interesantaj ambaŭ flankojn.

Invitite de prezidentino Arroyo, Hu Jintao atingis Manilon la 26-an de aprilo por oficiala vizito al Filipinoj.

Antaŭ veno al Filipinoj Hu Jintao vizitis Brunejon kaj Indonezion.