Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Prezidanto de Kuomintango Lien Chan vizitis Maŭzoleon de Sun Yatsen en Nankino

Matene de la 27-a de aprilo prezidanto de Kuomintango Lien Chan kaj la vizitgrupo al la ĉeftero vizitis la Maŭzoleon de Sun Yatsen en Nankino. Tio estas la unua vizito de Kuomintango al la maŭzoleo post 56-jara fremdiĝo de ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo. Tiu vizito estas grava programero de la vojaĝo de Lien Chan al la ĉeftero.

Post la vizito Lien Chan diris: “En la kuranta jaro estas la 80-a datreveno de la forpaso de Sun Yatsen kaj la 60-a datreveno de la triumfo de la Rezistmilito kontraŭ Japana Agreso. Sun Yatsen estas antaŭulo kaj revolucia pioniro respektata de ambaŭ bordoj. Lasu nin sekvi liajn paŝojn kaj kune klopodi por esti fieraj kaj kuraĝaj ĉinoj.”

Lien Chan kaj la vizitgrupo jam finis la du-tagan viziton en Nankino kaj vizitos Pekinon ekde la 28-a.