Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fruktodona vizito de Hu Jintao al la tri sudorient-aziaj landoj

La 28-an de aprilo ĉina prezidanto Hu Jintao revenis Pekinon post la oficiala vizito al Brunejo, Indonezio kaj Filipinoj kaj partopreno en la Azi-Afrika Kulmina Konferenco de 2005 kaj festado de la 50-a datreveno de la Bandung-a Konferenco. La 9-taga vizito estas fruktodona, ke ĝi atingis la celon profundigi amikecon, akceli kunlaboron, fortigi solidarecon kaj antaŭenpuŝi kunan disvolviĝon, kaj portas jenajn trajtojn:

1. Plifortigi tradician amikecon kaj krei novan paĝon de amika najbareco. Antaŭ mil jaroj Ĉinio kaj la tri landoj komencis kontaktiĝon kaj nuntempe havas komunan taskon por disvolviĝo. Dum la vizito de Hu Jintao Ĉinio kaj la tri landoj atingis la komunan konon pri pluapaŝa disvolvo de la duflankaj interrilatoj kaj antaŭenigis siajn tradiciajn amikajn interrilatojn al nova etapo.

Hu Jintao refoje esprimis konsolon al la indonezia popolo atakita de tertremo kaj cunamo okazintaj en la Hinda Oceano, kaj donacis 60 tunojn da materialoj por esprimi profundan amikecon de la ĉina popolo al la indonezia popolo.

2. Disvastigi reciprok-utilan kunlaboron kaj akceli kunan disvolviĝon. Dum la vizito de Hu Jintao al la tri landoj oni subskribis 30 kunlaborajn interkonsentojn koncerne al politiko, ekonomio kaj komerco.

3. Antaŭenpuŝi regionan kunlaboron kaj akceli pacon kaj stabilecon. Hu Jintao emfazis, ke Ĉinio volontas esti amika najbaro de la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj por efektivigi kunan disvolviĝon kaj prosperiĝon kaj disvastigi interkomunikon kaj kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj. La gvidantoj de la tri landoj alte taksis konstruan rolon de Ĉinio en la regiono kaj esprimis la volon konstrui kune kun Ĉinio belan estontecon de la regiono.

4. Disvolvi la spiriton de la Bandung-a Konferenco kaj kune konstrui la estontecon. La Azi-Afrika Konferenco okazinta antaŭ 50 jaroj estas mejloŝtono de la naci-liberiga movado de Azio kaj Afriko kaj donis gravan influon al disvolviĝo de la internaciaj interrilatoj. La konferenco publikigis la “Deklaracion de novaj strategiaj partneraj interrilatoj de Azio kaj Afriko”.

Dum la invitado Hu Jintao faris oficialan interparoladon kun dekkelkaj ŝtataj kaj registaraj gvidantoj. Ili profunde interŝanĝis opiniojn kaj atingis plurajn komunajn konojn pri pluapaŝa fortigo kaj plibonigo de la amikaj interrilatoj de Ĉinio kaj koncernaj landoj.