Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Unuafoja manpremado de la plej altrangaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ĉina Kuomintango en la lastaj 60 jaroj

Posttagmeze de la 29-a de aprilo, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Hu Jintao intervidiĝis en Pekino kun prezidanto de la Ĉina Kuomintango Lien Chan kaj la de li gvidata vizitgrupo al la ĉeftero de Ĉinio. Ili interŝanĝis opiniojn pri plibonigo kaj disvolvo de la interrilatoj de ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo kaj pri kontaktiĝo de la du partioj. La plej altrangaj gvidantoj de la du partioj unuafoje manpremis post 60 jaroj.

Antaŭ la interparolado, Hu Jintao alte taksis la viziton de Lien Chan. Li diris, ke ĝi estas grava evento en la historio de la rilatoj inter la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ĉina Kuomintango kaj ankaŭ de la nuntempaj interrilatoj de ambaŭ bordoj.

Lien Chan esprimis, ke ambaŭ bordoj devas preni bonkorecon kiel elirpunkton, konfidon kiel bazon, feliĉon de popolanoj de ambaŭ bordoj kiel fundamenton kaj longtempajn interesojn de la ĉina nacio kiel celon, eviti pluan malamikadon kaj kontraŭstaradon, kaj sin dediĉi al pacigo kaj dialogo inter si.

Hu Jintao prezentis 4 proponojn pri evoluigo de ambaŭbordaj interrilatoj.

Unue: Starigi reciprokan konfidon en politiko, respekti unu la alian kaj serĉi komunaĵojn kaj rezervi malsamecon.

Due: Antaŭenpuŝi interŝanĝon kaj kunlaboron en ekonomio,cele al reciprokaj utilo kaj favoro kaj kuna disvolviĝo.

Trie: Fari egalrajtan interkonsiliĝon, profundigi interkomunikiĝon kaj pligrandigi komunan konon.

Kvare: Instigi ambaŭbordajn popolanojn plioftigi interkontaktiĝon, akceli interkompreniĝon kaj intimigi parencecon.