Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Prezidanto James CY Soong de la Popolo-Unua Partio kaj la vizitgrupo vizitas la ĉefteron de Ĉinio

Invitite de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝia ĝenerala sekretario Hu Jintao, James CY Soong, prezidanto de la Popola-Unua Partio de Taiwan, kaj ĝia vizitgrupo atingis Xi’an la 5-an de majo. Poste ili vizitis Nankinon, Ŝanhajon kaj Changsha, kaj vizitos Pekinon. La vizito daǔros naǔ tagojn.

Soong kaj lia vizitgrupo vizitis la Maǔzoleon de Huangdi en Xi’an la 6-an de majo kaj la Maǔzoleon de Sun Jatsen en Nankino la 7-an. La 8-an ili atingis Ŝanhajon kaj interparolis kun Wang Daohan, prezidanto de la Asocio de Ambaǔbordaj Interrilatoj, kaj posttagmeze de la sama tago flugis al Changsha por renkontiĝi kun respondeculoj de la Provinca Komitato de Hunan de la Komunista Partio de Ĉinio kaj viziti kune kun la familianoj la prapatrajn tombojn en Xiangtan, Hunan-provinco. Ili atingos Pekinon la 11-an, kaj Hu Jintao kaj aliaj gvidantoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio intervidiĝos kun ili. Poste Soong oratoros en Qinghua-Universitato. Soong kaj la grupo revenos Taiwan la 13-an de majo.

La vizitgrupo konsistas el pli ol 40 personoj. 80-jara patrino kaj kelkaj familianoj de James CY Soong vizitis siajn prapatrajn tombojn en Hunan-provinco.