Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ŝlosilo de disvolviĝo de la interrilatoj de Ĉinio kaj Japanio estas plenumo de promeso

Vespere de la 7-a de majo ministro Li Zhaoxing de eksteraj aferoj de Ĉinio, ĉeestanta la 7-an Konferencon de Aziaj kaj Eŭropaj Ministroj de Eksteraj Aferoj en Tokio, interparolis kun Machimura Nobutaka, ministro de eksteraj aferoj de Japanio. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri interrilatoj de Ĉinio kaj Japanio.

Li Zhaoxing diris, ke ĉina prezidanto Hu Jintao, intervidiĝante kun japana ĉefministro Junichiro Koizumi en Ĝakarto la 23-an de aprilo, elmetis 5 proponojn cele puŝi interrilatojn de Ĉinio kaj Japanio al paca kaj stabila disvolviĝo. La proponoj montris la direkton kaj observendajn principojn por disvolvi amikajn kunlaborajn interrilatojn de Ĉinio kaj Japanio en la 21-a jarcento. Tio kaj havas gravan signifon. Ambaŭ flankoj devas plene plenumi la interkonsentojn de gvidantoj de ambaŭ landoj kaj aktive krei kondiĉojn por plibonigi kaj disvolvi interrilatojn de la du landoj.

Machimura Nobutaka esprimis, ke la tri politikaj dokumentoj subskribitaj de Japanio kaj Ĉinio estas bazo por konvene solvi historiajn problemojn kaj Taiwan-problemon. Japanio persistos en la principo difinita de la tri politikaj dokumentoj kaj en la politiko de unu Ĉinio.

Ambaŭ flankoj opiniis, ke la du landoj devas plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj, akceli interkompreniĝon kaj disvastigi komunan intereson; persiste okazigi dialogojn kaj intertraktadojn por konvene solvi malakordon kaj problemojn de la du landoj kaj protekti la ĝeneralan situacion de la interrilatoj de Ĉinio kaj Japanio.