Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao intervidiĝis kun rusaj veteranoj

La 8-an de majo ĉina prezidanto Hu Jintao, kiu venis al Moskvo por ĉeesti la celebradon por la 60-a datreveno de la triumfo de la Nacidefenda Milito de Sovetio, intervidiĝis, en la Ĉina Ambasadorejo en Rusio, kun reprezentantoj de rusaj veteranoj, kiuj partoprenis en la sangbatalo de la Rezistmilito kontraŭ Japana Agreso en nordorienta Ĉinio kaj en la Nacidefenda Milito de Sovetio. Hu Jintao diris, ke por la paco kaj estonteco necese firme memori la historion kaj ne forgesi la pasintecon. Ĉinio estos senŝanceliĝa sur la vojo de paca disvolviĝo, kaj la ĉina popolo klopodos kune kun la rusa kaj alilandaj popoloj por starigi harmonian mondon kun longdaŭra paco kaj ĝenerala prosperiĝo kaj krei pli belan estontecon de la homa socio.

Hu Jintao diris, ke la ĉina kaj rusa popoloj batalis ŝultro ĉe ŝultro en la kontraŭfaŝisma milito antaŭ 60 jaroj kaj starigis inter si nerompeblan amikecon. Tiam multaj bravaj ĉinoj sin dediĉis al la batalo de la Ruĝa Armeo de Sovetio kontraŭ germanaj faŝistoj; kaj en la ŝlosila tempo de la Ĉina Rezistmilito kontraŭ Japana Agreso, la Ruĝa Armeo de Sovetio venis al nordorienta Ĉinio por batali kune kun la ĉina popolo kontraŭ japanaj agresantoj, donante gravan subtenon al la ĉina popolo en la fina venko de la Rezistmilito kontraŭ Japana Agreso. Hu Jintao diris, ke la heroaĵoj de la ruĝarmeanoj de Sovetio estos gravuritaj en la memoro de la ĉina popolo.