Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La patrio ne forgesis la kontraŭfaŝisman heroinon

Posttagmeze de la 7-a de majo Zhang Qiyue, ĉina ambasadorino al Belgio speciale venis al maljunulejo en centro de Bruselo por viziti sinjorinon Qian Xiuling, kiu savis ĉ. cent belgojn el sub la pafiloj de nazioj dum la Dua Mondmilito kaj prezentis al ŝi bukedon. Tio montris, ke la patrio ne forgesis ŝin,heroinon, kiu glorigis la patrion dum la kontraŭfaŝisma milito.

Qian Xiuling estas vaste konata en ŝia loĝurbo en Belgio, kaj ankaŭ multaj ĉinoj scias ŝian nomon. Ŝi estas prototipo de la heroino de la ĉina televida filmo “Ĉina virino sub la pafilo de Gestapo”, kaj “aminda ĉinino”, “kontraŭfaŝisma heroino” kaj “virina Schindler” en la koro de la belga popolo.