Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao ĉeestis en Moskvo la ceremonion por festi la 60-an datrevenon de la triumfo de la Nacidefenda Milito

Matene de la 9-a de majo Rusio okazigis solenan ceremonion memore al la 60-a datreveno de la triumfo de la Nacidefenda Milito. Ĝin ĉeestis ĉina prezidanto Hu Jintao kaj aliaj ŝtataj gvidantoj de pli ol 50 landoj, kaj gvidantoj de internaciaj organizoj.

Rusa prezidento Vladimir Putin donis salutvortojn: “En la 9-a de majo ĉiujare ni rememoras tiun militon. Ni ĉiam sopiros tiujn, kiuj sin dediĉis al ĝismorta batalo sur la fronto kaj tiujn, kiuj sin oferis al laboropost la fronto. Alfronte al minacoj de terorismo ni devas esti fidelaj al la gepatraj instruoj kaj defendi la mondan ordon bazitan sur sekureco kaj justeco.”

Post la ceremonio diverslandaj gvidantoj iris de la Ruĝa Placo al la Monumento de Sennomaj Martiroj, prezentis florojn kaj esprimis funebron per silento. Poste ili kune fotiĝis.

Partoprenante en Moskvo la celebrajn aktivadojn, Hu Jintao diris, ke la agresa milito lanĉita de faŝistoj antaŭ pli ol 60 jaroj estis senprecedenca katastrofo en la homa historio. Ĝi plagis pli ol 60 landojn, inkl. de Sovetio kaj Ĉinio, kaj suferigis 2 miliardojn da homoj. La armeo kaj popolo de Sovetio sentime batalis kun firma volo kaj giganta nacia ofero kaj starigis neforigeblajn historiajn meritojn por la triumfo de la monda kontraŭfaŝisma milito. Kaj ankaŭ la ĉina popolo faris longtempan kaj malfacilegan batalon per nefleksebla spirito kaj granda solidareco kaj venkis la ferocajn japanajn militarismajn agresantojn, grave kontribuante al la monda kontraŭfaŝisma milito.

Hu Jintao diris ankaŭ, ke ĉerpi lecionon el la historio kaj krei novan estontecon estas ĝusta elekto de la homa socio por trakti la historian tragedion. Por eviti reaperon de la historia tragedio estas necese firme memori la historian lecionon kaj ne forgesi la suferojn alportitajn de la milito al la popolanoj. Ĉinio senŝanceliĝe iros la vojon de paca disvolviĝo kaj klopodos kune kun diversaj landoj de la mondo por pli multe kontribui al defendo de la monda paco kaj antaŭenpuŝo de kuna disvolviĝo.