Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Festado de la 60-a datreveno de triumfo de Rezistmilito kontraŭ Japana Agreso utilos al progreso de interrilatoj de Ĉinio kaj Japanio

La 10-an de majo Liu Jianchao, proparolanto de Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, respondis en gazetara konferenco la demandon de japana raportisto, “kian influon donos al la interrilatoj de Japanio kaj Ĉinio la baldaŭa festado de la 60-a datreveno de la triumfo de la Rezistmilito kontraŭ la Japana Agreso”. Li diris, ke ĝi utilos al progreso de la interrilatoj de la du landoj, ĉar ĝi helpos al la du popoloj pli klare koni la historion kaj pli bone domaĝi la amikecon kaj amikajn kunlaborajn interrilatojn malfacile starigitajn. Ĉinio esperas antaŭenpuŝi la interrilatojn de la du landoj pere de tiu ŝanco.

Liu Jianchao diris, ke la Rezistmilito kontraŭ la Japana Agreso estas grava konsistiga parto de la monda kontraŭfaŝisma milito kaj havas signifon en la monda sfero. La 60-a datreveno de la triumfo de la Rezistmilito kontraŭ la Japana Agreso estas grava memorinda tago ne nur por la ĉina kaj aliaj aziaj popoloj, sed ankaŭ por la japana popolo, ĉar la triumfo finis ne nur la suferegon de la ĉina kaj aliaj aziaj popoloj, sed ankaŭ tiun de la japana popolo. Ĉinio okazigos tiun festadon esperante, ke la rilataj popoloj klare konos la historion, ĉerpos lecionon el la historio kaj kreos novan estontecon.