Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Li Zhaoxing interparolis kun ministro-triopo de eksteraj aferoj de Eŭropa Unio

La 11-an de majo Li Zhaoxing, ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio, interparolis kun la ministro-triopo de eksteraj aferoj en Eŭropa Unio, nome Jean Asselborn, ministro de eksteraj aferoj de Luksemburgo, deĵorante prezidanta lando de Eŭropa Unio; Benita Ferrero-Waldner, komisionano de eksteraj interrilatoj de Eŭropa Unio kaj reprezentanto de sekretario de eksteraj interrilatoj de Britio, la sekvanta prezidanta lando.

Li Zhaoxing diris, ke Ĉinio estas kontenta pri la sukcesoj en la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio en la pasintaj 30 jaroj, post starigo de diplomatiaj interrilatoj. Disvolvo de strategiaj partneraj interrilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio estas ĝusta elekto de la du flankoj surbaze de reciprokaj interesoj. Tio ne nur konformas al la duflankaj interesoj, sed ankaŭ utilas al la paco, stabileco kaj disvolvo de la mondo. Ĉinio esperas daŭrigi intervizitojn de la altranguloj, plioftigi interkomunikadon kaj akordiĝon pri gravaj internaciaj kaj regionaj fokusaj problemoj, kaj samtempe altigi la nivelon kaj kvaliton de kunlaboro, daŭre antaŭenpuŝi dialogon kaj kunlaboron en la sferoj de ekonomio, komerco, scienco, teknologio, kulturo, eduko, regiona disvolvo, socio kaj medio.

Eŭropa Unio esprimis ĝojon pro la impeta disvolvo de la rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio. Ĝi opinias, ke ambaŭflankoj konfidas unu la alian en politiko, efike kunlaboras en ekonomio kaj komerco kaj havas multajn samajn opiniojn kaj akordojn pri la internaciaj problemoj. La kunlabora perspektivo de la du flankoj estas vasta. Eŭropa Unio esperas intiman kunlaboron kun Ĉinio kaj senĉesan profundigon kaj vastigon de la reciprokutila kunlaboro.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri internaciaj kaj regionaj problemoj. Post interparolo la ministroj kune intervidiĝis kun ĵurnalistoj.