Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio petas listigi pandan vivejon en Sichuan kiel unu el la Mondaj Heredaĵoj

La ĉina registaro oficiale peticiis enlistigi la vivejon de pandoj en Sichuan kiel unu el la Mondaj Heredaĵoj en 2006. La Centro de Mondaj Heredaĵoj de Unesko jam akceptis rilatajn dokumentojn kaj ekzamenos ilin en julio 2006.

La pando kiel besto minacate de malapero estas atentata de la tuta mondo. Ĝi estas simbolo de protektado de sovaĝaj bestoj internacie kaj “viva fosilio”, kiun havas nur Ĉinio. La panda vivejo en Sichuan-provinco en sud-okcidenta Ĉinio troviĝas inter Dadu-rivero kaj Min-rivero. Ĝi, kun areo de pli ol 9510 kvadrataj kilometroj estas ankaŭ grava rezervejo de multspecaj protektataj bestoj kaj vegetaloj kaj tipa regiono de tera kaj mara ekologiaj sistemoj kaj evoluado de animaloj kaj vegetaloj.