Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao intervidiĝis kun James CY Soong

Posttagmeze de la 12-an de majo, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Hu Jintao intervidiĝis en Pekino kun prezidanto de la Popolo-Unua Partio de Taiwan James CY Soong kaj la de li gvidata vizitgrupo al la ĉeftero de Ĉinio.

Hu Jintao diris, ke paco, stabileco kaj evoluo estas la komuna deziro de la samlandanoj de ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo. La gvidantoj de politikaj partioj de ambaŭ bordoj devas firme sekvi la epokan fluon kaj popolan volon, energie klopodi por realigi la grandan releviĝon de la ĉina nacio. Li diris, ke nuntempe la rilatoj inter ambaŭ bordoj troviĝas en ŝlosila tempo. La du partioj devas, per la pozitiva agado, montri al la ambaŭbordaj samlandanoj esperon kaj perspektivon pri paca kaj stabila disvolviĝo de la rilatoj inter ambaŭ bordoj, kaj manifesti al la mondo kapablon kaj saĝon de ĉinoj por solvi konfliktojn kaj problemojn de ambaŭ bordoj.

Hu Jintao reasertis: “Ni volontas interparoli pri paca reunuigo de la patrolando kun ĉiu ajn persono aŭ ĉiu ajn politika partio, kiu agnoskas la principon pri unu Ĉinio kaj ‘komunan konon en 1992’.”

James CY Soong esprimis, ke la Popolo-Unua Partio estas firma kaj neŝanceliĝema en la starpunkto pri subteno al la “komuna kono en 1992”, pri opono kontraŭ sendependiĝo de Taiwan kaj pri amo al paco.