Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis la 8-a Pekina Internacia Foiro de Scienca-teknologiaj Industrioj de Ĉinio

La 23-an de majo inaŭguriĝis en Pekino la 8-a Pekina Internacia Foiro de Scienca-teknologiaj Industrioj de Ĉinio. La foiron partoprenas fakaj organizoj kaj entreprenoj el 29 landoj kaj regionoj.

La foiro estas internacia eksponado de industrioj de altaj kaj novaj teknologioj kaj rilataj entreprenoj. Ĝi koncentras la plej novajn sukcesojn de evoluo de altaj teknologioj, kolektas novan ideologian koncepton de nova ekonomia epoko, liveras informojn de evoluo de plej novaj industrioj. Ĝi elstarigas sciencan disvolvan koncepton kaj strategian postulon de daŭrigebla disvolvo fronte al fokuso de evoluo de nuna ekonomia socio.

La Pekina Internacia Foiro de Scienca-teknologiaj Industrioj de Ĉinio estis iniciatita en 1998. Ĝi okazas ĉiujare en majo sub la kuna aranĝo de la Ministerio de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio, la Ministerio de Komerco kaj la Pekina Popola Registaro.