Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Japana ekssoldato pentis al martiro de la Ĉina Kontraŭjapana Rezistmilito

La 23-an de majo 91-jara japana ekssoldato Honda Ryutaro, kiu partoprenis la agresan militon kontraŭ Ĉinio, venis al tombo de martiro de la Kontraŭjapana Rezistmilito en Jintan, Jiangsu-provinco, Ĉinio, por fari penton.

En la tombo ripozas kuriero de la Nova Kvara Armeo murdita de japanaj agresantoj. Honda Ryutaro prezentis florkronon, riverencis kaj preĝis antaŭ la tombo.

Emerita instruistino Kang Meimei de la loko diris: “Lia pento montras, ke ne perdiĝis lia konscienco. Estas respektinde, ke li venas al Ĉinio por fari penton, kiam la dekstra-ala forto en Japanio laŭeble neas la agresan militon.”