Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Japanaj gvidantoj senĉese faris parolojn damaĝantajn la interrilatojn de Ĉinio kaj Japanio

La 23-an de majo, Kong Quan, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris al raportistoj, ke estas bedaŭrinde, ke japanaj gvidantoj senĉese faris parolojn malutilajn al plibonigo de la interrilatoj de Ĉinio kaj Japanio rilate viziton al Yasukuni-sanktejo.

Kong Quan diris, ke la ĉina registaro multe atentas la interrilatojn de Ĉinio kaj Japanio kaj faris senlacan klopodon por plibonigi kaj disvolvi la interrilatojn. Tio plene enkorpiĝas en la vizito de ĉina vic-ĉefministrino Wu Yi al Japanio.

Li diris, ke estas bedaŭrinde, ke dum ŝia vizito en Japanio, japanaj gvidantoj senĉese faris parolojn damaĝantajn la interrilatojn de Ĉinio kaj Japanio rilate viziton al Yasukuni-sanktejo.

Kong Quan diris, ke Ĉinio sincere esperas, ke ambaŭ flankoj kune klopodos por efektivigi la kvin proponojn de prezidanto Hu Jintao kaj antaŭenpuŝi la interrilatojn de la du landoj sur vojon de disvolviĝo sana kaj stabila.